Wednesday, October 25, 2006

Oni ne plu instruos la hindian en la universitato Kembriĝo

Laŭ novaĵraporto en la (hindia) tagĵurnalo Svatantra Varta la hindia lingvo ne plu estos instruata en tiu ĉi eminenta universitato. Jen la kialo laŭ la raporto: "La gefiloj de baratanoj kiuj loĝas tie preferas lerni la anglan anstataŭ la hindia." Sed tiu ĉi "pli ol 100-jara" fakultato, havas nenian rilaton kun la "gefiloj de baratanoj" kiuj loĝas en Britujo. Tute male, la enkonduko de la studado de la hindia kaj la sanskrita lingvoj havas radikojn en la koloniismo, kaj en la eŭropa klerismo de la 17a kaj 18a jarcentoj. (Por historio de la ligoj inter Barato kaj la universitato Kembriĝo, vidu tiun ĉi priskribon de la universitato mem).

Alia afero: laŭ la raporto, eksestro de la hindia fakultato pretendis, ke la universitato estas finance memsufiĉa (t.e. gajnas sian propran monon). Tio ŝajne estas tute nevera. Citante universitatan fonton, la sociolingvisto Robert Phillipson lastatempe diris, ke en la jaro 2005-6, la Konsilio por la Supera Edukado en Anglujo donos al la universitato 92,4 milionojn da pundoj por esploraj projektoj! (Phillipson, Robert. 2005. "English, a cuckoo in the European higher education nest of languages?" Aperonta en European Journal of English Studies)