Sunday, January 29, 2006

La perdo de lingvaj lertoj en Barato

En la aktuala numero de la anglalingva revuo Frontline, artikolo titolata "The loss of language" (La perdo de la lingvo) argumentas, ke daŭre malplialtiĝas la lingvoniveloj de ni baratanoj. La aŭtorino Jayati Ghosh [ĝajati ghoŝ] estas konata ekonomiisto kaj kolumnisto.

Por mi la plej interesa rimarko en la artikolo estis, ke tiu ĉi lingvoperdo de la junuloj okazas ne nur en la angla, sed ankaŭ en la propraj lingvoj. "Tiuj kiuj instruas en la hindia, la bengala, la maratha, la tamila, ktp, pli kaj pli ofte plendas pri la manko, en la lernantoj, de la bazaj lingvaj lertoj, precipe en la skriba kampo. Tiel, ni havas nun, kiel produktojn de nia eduka sistemo, homojn kiuj vere ne regas iun ajn lingvon."

Ghosh atribuas la perdon de niaj lingvaj lertoj en la skriba kampo (kompare al la antaŭaj du generacioj de baratanoj) al (a) malpli emfazo pri la "rigidaj reguloj" de la literumado kaj gramatiko; (b) neglekto de la evoluigo de la vortstoko en la lernantoj; (c) malpli emo legi la "klasikaĵojn"; (ĉ) novaj komputilaj teknologioj kiuj kaj korektas la literumadon, kaj liveras la ĝustan vorton; kaj (d) la "fuŝskriboj" kaŭzataj de tiaj sistemoj kiaj la tujrespondaj bezonoj de la retmesaĝado, kaj la SMS (short messaging service; la kurtmesaĝa servo) de la poŝtelefonoj.

En la parola kampo, Ghosh kulpas la "distraĵan industrion" ĉefe la influon de la televido, "daŭre pli regataj de usonaj serioj aŭ niaj propraj ekvivalentoj... uzantaj la ĉiean Hinglish-on [t.e. Hindi + English]". Tial, ŝi diras, oni hodiaŭ ofte renkontas junulojn kiuj ne parolas eĉ unu frazon ĝuste.

Ŝi avertas, ke en la estonteco, por esti sukcesaj en la kampo de la informteknologio, lingvaj lertoj iĝos pli kaj pli gravaj. Kaj ŝi konkludas per la provoka demando: Se lingvo estas enfiksita en "strukturoj de la pensado" (kiel "montras al ni lingvaj filozofoj de Noam Chomsky ĝis Steven Pinker"), ĉu ne eblas, ke se nia parolado estus malstrikta kaj neformala, ni ankaŭ ekpensadus tiel? "Kaj se nia pensado en unuopaj kazoj iĝas tia, kion ĝi signifas por nia socia kapablo de la introspektado kaj la kreema pripensado?"

La kialoj de tiu lingvoperdo estas kompleksaj. Ĉiukaze, la danĝeroj por nia informteknologia industrio estas la plej malgrava kialo por trakti la problemon -- des pli emfaze pro la rimarko de la aŭtoro mem, ke ne temas pri problemo nur ĉe la anglalingvaj lertoj; la saman oni vidas ankaŭ en la gepatraj lingvoj de la junuloj.

La plej grava efiko de la perdo de tiaj ĉi lingvaj lertoj estas, ke malaltiĝas la diskutnivelo en diversaj kampoj. Multaj aferoj en nia epoko bezonas la kapablon sekvi kompleksajn argumentojn: ĉu pri la enkonduko de genetike modifiitaj semoj en la agrikulturo, ĉu pri la privatigo 'publikaj bonaĵoj' kiel la akvo aŭ la transporto, en la sociopolitika sfero. Por kompreni tiujn argumentojn, civitanoj en demokratio bezonas taŭgajn lingvokapablojn. Se ni rifuzas (aŭ ne plu kapablas) pensi pri tiuj ĉi aferoj, aliaj simple decidos por ni.

Legu la tutan artikolon ĉi tie.